Taal | |||
---|---|---|---|
La vulkano en la samnoma lago Taal
| |||
Kaldero | |||
Alteco | 400 m | ||
Situo | insulo Luzono, Filipinoj | ||
Geografia situo | 14° 0′ N, 121° 0′ O (mapo)14.001944444444120.99277777778Koordinatoj: 14° 0′ N, 121° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Taal estas 400 metrojn alta aktiva vulkano de la stratovulkana tipo sur la insulo Luzono de la Filipinoj. La vulkano situas meze de kratero lago en kaldero (vulkana "kaldrono"), la "lago Taal", kaj konsistigas insulon en la lago. Ĝi apartenas al la urbaj komunumoj Talisay kaj San Nicolas en la provinco Batangas pli-malpli 50 kilometrojn sude de Manilo.
La vulkano havis plurajn fortajn erupciojn en sia historio, kiuj gvidis al sume 5000 ĝis 6000 homaj mortoj en la dense loĝata areo ĉirkaŭ la vulkano.